← Psalms (88/150) → |
1. | Kanto-psalmo de la oraĥidoj. Al la ĥorestro. Por maĥalat-leanoto. Instruo de Heman, la Ezraĥido. Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi. |
2. | Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; Klinu Vian orelon al mia ploro. |
3. | Ĉar mia animo trosatiĝis de malbonoj Kaj mia vivo atingis Ŝeolon. |
4. | Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon; Mi fariĝis kiel viro sen fortoj, |
5. | Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano. |
6. | Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon. |
7. | Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela. |
8. | Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenaĵo por ili; Mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri. |
9. | Mia okulo mallumiĝis de malĝojo; Mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage, Mi etendas al Vi miajn manojn. |
10. | Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn? Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin? Sela. |
11. | Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, Kaj fidindeco en la abismo? |
12. | Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, Kaj Via justeco en la lando de forgeso? |
13. | Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, Kaj matene mia preĝo Vin renkontas. |
14. | Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi? |
15. | Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas. |
16. | Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas. |
17. | Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage; Ili tute min ĉirkaŭsieĝas. |
18. | Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo. |
← Psalms (88/150) → |