← Psalms (78/150) → |
1. | Instruo de Asaf. Atentu, ho mia popolo, mian instruon; Klinu vian orelon al la paroloj de mia buŝo. |
2. | Mi malfermos per sentenco mian buŝon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva. |
3. | Kion ni aŭdis kaj sciiĝis, Kion rakontis al ni niaj patroj, |
4. | Tion ni ne kaŝos antaŭ iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris. |
5. | Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis leĝon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu ĝin al siaj infanoj, |
6. | Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskiĝos, Ili leviĝu kaj rakontu al siaj infanoj. |
7. | Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn; |
8. | Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito. |
9. | La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turniĝis malantaŭen en tago de batalo; |
10. | Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, Kaj rifuzis sekvi Lian instruon; |
11. | Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili. |
12. | Antaŭ iliaj patroj Li faris miraklojn En la lando Egipta, sur la kampo Coan. |
13. | Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaŭ muron; |
14. | Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro; |
15. | Li fendis ŝtonojn en la dezerto, Kaj trinkigis ilin kvazaŭ el granda abismo; |
16. | Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn. |
17. | Sed ili plue pekis antaŭ Li, Ĉagrenis la Plejaltulon en la dezerto; |
18. | Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante manĝon pro sia kaprico; |
19. | Kaj ili parolis kontraŭ Dio, Kaj diris:Ĉu Dio povas kovri tablon en la dezerto? |
20. | Jen Li frapis rokon, Kaj verŝiĝis akvo kaj ekfluis riveroj: Ĉu Li povas ankaŭ panon doni? Ĉu Li pretigos ankaŭ viandon por Sia popolo? |
21. | Tial la Eternulo, aŭdinte, flamiĝis; Kaj fajro ekbrulis kontraŭ Jakob, Kaj leviĝis kolero kontraŭ Izrael; |
22. | Ĉar ili ne kredis je Dio Kaj ne fidis Lian savon. |
23. | Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la ĉielo; |
24. | Kaj Li pluvigis al ili manaon, por manĝi, Kaj Li donis al ili ĉielan grenon. |
25. | Panon de potenculoj ĉiu manĝis; Li sendis al ili manĝon satege. |
26. | Li kurigis tra la ĉielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan; |
27. | Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon; |
28. | Kaj Li faligis ĉion mezen de ilia tendaro, Ĉirkaŭe de iliaj loĝejoj. |
29. | Kaj ili manĝis kaj tre satiĝis; Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris. |
30. | Sed kiam ili ankoraŭ ne forlasis sian deziron Kaj ilia manĝaĵo estis ankoraŭ en ilia buŝo, |
31. | La kolero de Dio venis sur ilin Kaj mortigis la plej eminentajn el ili, Kaj la junulojn de Izrael ĝi faligis. |
32. | Malgraŭ ĉio ĉi tio ili plue ankoraŭ pekis Kaj ne kredis je Liaj mirakloj. |
33. | Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco Kaj iliajn jarojn en teruro. |
34. | Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin ekserĉis, Returniĝis kaj fervore vokis Dion; |
35. | Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikaĵo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto. |
36. | Sed ili flatis al Li per sia buŝo, Kaj per sia lango ili mensogis al Li; |
37. | Ĉar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo. |
38. | Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon. |
39. | Kaj Li rememoris, ke ili estas karno, Vento, kiu iras kaj ne revenas. |
40. | Kiom da fojoj ili ĉagrenis Lin en la dezerto Kaj indignigis Lin en la stepo! |
41. | Ripete ili incitadis Dion Kaj provokis la Sanktulon de Izrael. |
42. | Ili ne rememoris Lian manon, La tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto, |
43. | Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan; |
44. | Kiam Li ŝanĝis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn, Ke ili ne povis trinki. |
45. | Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin manĝis, Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis; |
46. | Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj Kaj ilian laboron al akridoj; |
47. | Per hajlo Li batis iliajn vinberojn, Kaj iliajn sikomorojn per frosto; |
48. | Li elmetis al hajlo iliajn brutojn, Kaj iliajn paŝtatarojn al fulmo; |
49. | Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, Furiozon, malbenon, kaj mizeron, Taĉmenton da malbonaj anĝeloj. |
50. | Li donis liberan vojon al Sia kolero, Ne ŝirmis kontraŭ la morto ilian animon, Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto; |
51. | Li mortigis ĉiun unuenaskiton en Egiptujo, La komencajn fortojn en la tendoj de Ĥam. |
52. | Kaj Li kondukis kiel ŝafojn Sian popolon, Kaj Li kondukis ilin kiel paŝtataron tra la dezerto; |
53. | Li kondukis ilin en sendanĝereco, kaj ili ne timis, Kaj iliajn malamikojn kovris la maro; |
54. | Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo, Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano; |
55. | Li forpelis antaŭ ili popolojn, Lote disdonis ilian heredon, Kaj loĝigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael. |
56. | Sed ili incitis kaj ĉagrenis Dion la Plejaltan, Kaj Liajn leĝojn ili ne observis; |
57. | Ili defalis kaj perfidiĝis, kiel iliaj patroj, Returniĝis, kiel malfidinda pafarko; |
58. | Ili kolerigis Lin per siaj altaĵoj, Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis. |
59. | Dio aŭdis kaj flamiĝis, Kaj forte ekindignis kontraŭ Izrael; |
60. | Li forlasis Sian loĝejon en Ŝilo, La tendon, en kiu Li loĝis inter la homoj; |
61. | Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton, Kaj Sian majeston en la manon de malamiko; |
62. | Kaj Li elmetis al glavo Sian popolon, Kaj kontraŭ Sia heredo Li flamiĝis. |
63. | Ĝiajn junulojn formanĝis fajro, Kaj ĝiaj junulinoj ne estis prikantataj; |
64. | Ĝiaj pastroj falis de glavo, Kaj ĝiaj vidvinoj ne ploris. |
65. | Sed mia Sinjoro vekiĝis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino. |
66. | Kaj Li batis ĝiajn malamikojn malantaŭen: Eternan malhonoron Li donis al ili. |
67. | Kaj Li malŝatis la tendon de Jozef, Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis; |
68. | Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis; |
69. | Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis ĝin por ĉiam. |
70. | Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de ŝafoj. |
71. | De apud la ŝafinoj Li venigis lin, Por paŝti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael. |
72. | Kaj li paŝtis ilin laŭ la fideleco de sia koro, Kaj per lertaj manoj li ilin kondukis. |
← Psalms (78/150) → |