← Psalms (77/150) → |
1. | Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de Asaf. Mia voĉo iras al Dio, kaj mi krias; Mia voĉo iras al Dio, ke Li aŭskultu min. |
2. | En la tago de mia suferado mi serĉas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne malleviĝas; Mia animo ne volas konsoliĝi. |
3. | Mi rememoras Dion, kaj mi ĝemas; Mi meditas, kaj mia spirito malĝojas. Sela. |
4. | Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli. |
5. | Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antaŭlonge pasintaj. |
6. | Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras. |
7. | Ĉu por eterne mia Sinjoro forpuŝis? Kaj ĉu Li ne plu favoros? |
8. | Ĉu por eterne ĉesiĝis Lia boneco? Ĉu Lia promeso ne plenumiĝos por ĉiuj generacioj? |
9. | Ĉu Dio forgesis indulgi? Ĉu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela. |
10. | Kaj mi diris:Tio estas mia aflikto, Ke aliiĝis la dekstra mano de la Plejaltulo. |
11. | Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn. |
12. | Mi meditos pri ĉiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos. |
13. | Ho Dio, en sankteco estas Via vojo; Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio? |
14. | Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn; Vi montris Vian forton inter la popoloj. |
15. | Vi liberigis per Via brako Vian popolon, La filojn de Jakob kaj Jozef. Sela. |
16. | Vidis Vin akvoj, ho Dio, Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis, Kaj abismoj skuiĝis. |
17. | Nubegoj verŝis akvon, La ĉielo eligis bruon, Kaj Viaj sagoj ekflugis. |
18. | La voĉo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj ŝanceliĝis la tero. |
19. | Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj paŝosignoj ne estis videblaj. |
20. | Vi kondukis Vian popolon kiel ŝafojn, Per la mano de Moseo kaj Aaron. |
← Psalms (77/150) → |