| ← Psalms (74/150) → |
| 1. | Instruo de Asaf. Kial, ho Dio, Vi forpuŝis nin por ĉiam? Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo? |
| 2. | Rememoru Vian komunumon, kiun Vi aĉetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, Ĉi tiun monton Cion, sur kiu Vi loĝiĝis. |
| 3. | Direktu Viajn paŝojn al la eternaj ruinoj, Al ĉio, kion detruis malamiko en la sanktejo. |
| 4. | Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn. |
| 5. | Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraŭ la lignajn plektaĵojn. |
| 6. | Kaj nun ĉiujn ĝiajn skulptaĵojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj. |
| 7. | Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la loĝejon de Via nomo. |
| 8. | Ili diris en sia koro:Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis ĉiujn domojn de Dio en la lando. |
| 9. | Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu ĉe ni scias, kiel longe tio daŭros. |
| 10. | Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? Ĉu eterne la malamiko insultos Vian nomon? |
| 11. | Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? Ekstermu ilin el Via basko. |
| 12. | Dio estas ja mia Reĝo de antikve, Li faras savon sur la tero. |
| 13. | Vi disŝiris per Via forto la maron, Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo; |
| 14. | Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis ĝin por manĝo al la bestoj de la dezerto; |
| 15. | Vi elfendis fonton kaj torenton, Vi elsekigis potencajn riverojn. |
| 16. | Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto; Vi aranĝis lumon kaj sunon; |
| 17. | Vi difinis ĉiujn limojn de la tero; La someron kaj la vintron Vi aranĝis. |
| 18. | Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsaĝa malhonoras Vian nomon. |
| 19. | Ne fordonu al sovaĝa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por ĉiam. |
| 20. | Rememoru la interligon, Ĉar ĉiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj. |
| 21. | La suferanto ne reiru hontigita; Malriĉulo kaj mizerulo gloru Vian nomon. |
| 22. | Leviĝu, ho Dio, defendu Vian aferon; Rememoru la malhonoron, kiun malsaĝulo faras al Vi ĉiutage. |
| 23. | Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj; La bruo de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ Vi, konstante kreskas. |
| ← Psalms (74/150) → |