| ← Psalms (72/150) → |
| 1. | Pri Salomono. Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo Kaj Vian justecon al la reĝido. |
| 2. | Li juĝu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco. |
| 3. | La montoj alportu al la popolo pacon, Ankaŭ la montetoj, per justeco. |
| 4. | Li juĝu la prematojn en la popolo, Li savu la filojn de senhavulo, Kaj li dispremu la premanton. |
| 5. | Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, De generacioj al generacioj. |
| 6. | Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon; Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron. |
| 7. | En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, Ĝis ne plu ekzistos la luno. |
| 8. | Li regu de maro ĝis maro Kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero. |
| 9. | Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj, Kaj liaj malamikoj leku polvon. |
| 10. | La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn; La reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn. |
| 11. | Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj; Ĉiuj popoloj lin servu. |
| 12. | Ĉar li savos ploregantan malriĉulon Kaj senhelpan mizerulon. |
| 13. | Li estos favorkora por malriĉulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj. |
| 14. | De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj. |
| 15. | Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de Ŝeba; Kaj oni ĉiam preĝu por li, kaj ĉiutage oni lin benu. |
| 16. | Estu multe da greno en la lando; Sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon; Kaj en la urboj ĉio floru, kiel herbo sur la tero. |
| 17. | Lia nomo estu eterna; Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo; Ĉiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin. |
| 18. | Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn. |
| 19. | Kaj laŭdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen! |
| 20. | Finiĝis la preĝoj de David, filo de Jiŝaj. |
| ← Psalms (72/150) → |