| ← Psalms (68/150) → |
| 1. | Al la ĥorestro. De David. Psalmo-kanto. Leviĝu Dio, disĵetiĝu Liaj malamikoj, Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li. |
| 2. | Kiel dispeliĝas fumo, tiel Vi ilin dispelu; Kiel vakso fandiĝas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaŭ Dio. |
| 3. | Sed la virtuloj ĝojos, gajos antaŭ Dio, Kaj triumfos ĝojege. |
| 4. | Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; ĝoju antaŭ Li. |
| 5. | Patro de la orfoj kaj juĝanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta loĝejo. |
| 6. | Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto. |
| 7. | Ho Dio, kiam Vi iris antaŭ Via popolo, Kiam Vi paŝis en la dezerto, Sela. |
| 8. | La tero tremis kaj la ĉielo fandiĝis de la vizaĝo de Dio, Tiu Sinaj tremis de la vizaĝo de Dio, Dio de Izrael. |
| 9. | Bonfaran pluvon Vi verŝis, ho Dio, sur Vian heredon, Kaj kiam ĝi perdis la fortojn, Vi ĝin vigligis. |
| 10. | Via gento ekloĝis tie; Vi pretigis per Via boneco ĉion por la malriĉulo, ho Dio. |
| 11. | Mia Sinjoro elparolas vorton; Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj. |
| 12. | Reĝoj de armeoj forkuras, forkuras; Kaj la hejmesidantino dividas akiron. |
| 13. | Kiam vi kuŝas inter brutejoj, La flugiloj de kolombo estas kovritaj de arĝento, Kaj ĝiaj plumoj de brilanta oro. |
| 14. | Kiam la Plejpotenculo dismetis reĝojn sur la tero, Ĝi brilis kiel neĝo sur Calmon. |
| 15. | Monto de Dio estas la monto Baŝana, Monto multepinta estas la monto Baŝana. |
| 16. | Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur ĝi, Kaj sur kiu la Eternulo loĝos eterne? |
| 17. | Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj. |
| 18. | Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj eĉ ribeluloj povas loĝi ĉe la Eternulo, la Dio. |
| 19. | Glorata estu mia Sinjoro, ĉiutage Li zorgas pri ni; Dio estas nia savo. Sela. |
| 20. | Dio estas por ni Dio de savo, Kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto. |
| 21. | Jes, Dio frakasas la kapon de Siaj malamikoj, La multeharan kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj. |
| 22. | Mia Sinjoro diris:El Baŝan Mi alkondukos, Mi alkondukos el la profundeco de la maro; |
| 23. | Por ke vi trempu vian piedon en sango, Kaj la lango de viaj hundoj ĝuu de viaj malamikoj. |
| 24. | Oni vidis Vian iron, ho Dio, La iron de mia Dio, mia Reĝo, en la sanktejo. |
| 25. | Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj, En la mezo de knabinoj tamburinistinoj. |
| 26. | En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron, Vi, devenantoj de Izrael. |
| 27. | Tie estas Benjamen, la plej juna, ilia reganto; La princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj; La princoj de Zebulun kaj de Naftali. |
| 28. | Via Dio destinis vian forton. Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni. |
| 29. | Pro Via templo en Jerusalem La reĝoj alportos al Vi donacojn. |
| 30. | Kvietigu la beston en la kanoj, La aron da bovoj kun la bovidoj, Popoloj, kiuj humiliĝas pro pecoj da arĝento. Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn. |
| 31. | Venos eminentuloj el Egiptujo; Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio. |
| 32. | Regnoj de la tero, kantu al Dio, Muziku al mia Sinjoro, Sela. |
| 33. | Kiu regas en la ĉielo de la eternaj ĉieloj. Jen Li tondras per Sia voĉo, forta voĉo. |
| 34. | Gloru la forton de Dio! Super Izrael estas Lia majesto, Kaj Lia potenco estas en la nuboj. |
| 35. | Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo. Li estas la Dio de Izrael, Li donas forton kaj potencon al la popolo. Glorata estu Dio. |
| ← Psalms (68/150) → |