| ← Psalms (37/150) → |
| 1. | De David. Ne incitiĝu pro la malvirtuloj; Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste. |
| 2. | Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas, Kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas. |
| 3. | Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon. |
| 4. | Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro. |
| 5. | Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros. |
| 6. | Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon. |
| 7. | Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitiĝu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn. |
| 8. | Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon. |
| 9. | Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron. |
| 10. | Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos. |
| 11. | Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj ĝuos grandan pacon. |
| 12. | Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo Kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj. |
| 13. | Sed mia Sinjoro ridas pri li; Ĉar Li vidas, ke venas lia tago. |
| 14. | Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon. |
| 15. | Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompiĝos. |
| 16. | Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj. |
| 17. | Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas. |
| 18. | La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; Kaj ilia havo restos eterne. |
| 19. | Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj. |
| 20. | Ĉar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo. |
| 21. | Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas; Sed piulo korfavoras kaj donas. |
| 22. | Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos. |
| 23. | De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo, Kaj lia vojo plaĉas al Li. |
| 24. | Falante, li ne estos forĵetita; Ĉar la Eternulo subtenos lian manon. |
| 25. | Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon. |
| 26. | Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj. |
| 27. | Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne. |
| 28. | Ĉar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; Ĉiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita. |
| 29. | La virtuloj heredos la teron Kaj loĝos sur ĝi eterne. |
| 30. | La buŝo de virtulo parolas saĝon, Kaj lia lango diras justecon. |
| 31. | La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj paŝoj ne ŝanceliĝas. |
| 32. | Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin. |
| 33. | Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata. |
| 34. | Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj. |
| 35. | Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo; |
| 36. | Sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla. |
| 37. | Konservu senkulpecon kaj celu veron, Ĉar estontecon havas homo pacema; |
| 38. | Sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos. |
| 39. | La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero. |
| 40. | Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, Ĉar ili fidas Lin. |
| ← Psalms (37/150) → |