| ← Psalms (36/150) → |
| 1. | Al la ĥorestro. De David, sklavo de la Eternulo. La pekado de malpiulo parolas al lia koro; Antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio. |
| 2. | Ĉar ĝi flatas al li en liaj okuloj, Ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos. |
| 3. | La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon. |
| 4. | Krimon li pripensas sur sia kuŝejo; Li staras sur vojo ne bona; Malbonon li ne abomenas. |
| 5. | Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, Via vereco ĝis la nuboj. |
| 6. | Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj juĝoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo. |
| 7. | Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj. |
| 8. | Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas. |
| 9. | Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon. |
| 10. | Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas, Kaj Vian bonecon sur la honestulojn. |
| 11. | Ne paŝu sur min piedo de fiereco, Kaj mano de malpiuloj ne renversu min. |
| 12. | Tie falu la farantoj de malbono; Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi. |
| ← Psalms (36/150) → |