| ← Psalms (131/150) → |
| 1. | Kanto de suprenirado. De David. Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne leviĝas alte miaj okuloj; Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi. |
| 2. | Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon; Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita, Tiel estas en mi mia animo. |
| 3. | Ho Izrael, fidu la Eternulon, De nun kaj eterne. |
| ← Psalms (131/150) → |