| ← Psalms (112/150) → |
| 1. | Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn. |
| 2. | Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita. |
| 3. | Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne. |
| 4. | En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa. |
| 5. | Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco. |
| 6. | Ĉar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne. |
| 7. | Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon. |
| 8. | Senŝanceliĝa estas lia koro; Li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj malamikoj. |
| 9. | Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altiĝos en honoro. |
| 10. | La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. La deziro de malvirtuloj pereos. |
| ← Psalms (112/150) → |