| ← Proverbs (6/31) → |
| 1. | Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo Kaj donis vian manon por aliulo, |
| 2. | Tiam vi enretiĝis per la vortoj de via buŝo, Kaptiĝis per la vortoj de via buŝo. |
| 3. | Tiam, mia filo, agu tiel kaj saviĝu, Ĉar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigliĝu, kaj petegu vian proksimulon; |
| 4. | Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti; |
| 5. | Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto. |
| 6. | Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu ĝian agadon, kaj saĝiĝu. |
| 7. | Kvankam ĝi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton, |
| 8. | Ĝi pretigas en la somero sian panon, Ĝi kolektas dum la rikolto sian manĝon. |
| 9. | Ĝis kiam, maldiligentulo, vi kuŝos? Kiam vi leviĝos de via dormo? |
| 10. | Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado; |
| 11. | Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita. |
| 12. | Homo sentaŭga, homo malbonfarema, Iras kun buŝo malica, |
| 13. | Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj, Komprenigas per siaj fingroj; |
| 14. | Perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon; En ĉiu tempo li semas malpacon. |
| 15. | Tial subite venos lia pereo; Li estos rompita subite, kaj neniu lin sanigos. |
| 16. | Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas. |
| 17. | Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj verŝas senkulpan sangon, |
| 18. | Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono, |
| 19. | Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj. |
| 20. | Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forĵetu la instruon de via patrino. |
| 21. | Ligu ilin por ĉiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon. |
| 22. | Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kuŝiĝos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekiĝos, ili parolos kun vi. |
| 23. | Ĉar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo, |
| 24. | Por gardi vin kontraŭ malbona virino, Kontraŭ glata lango de fremdulino. |
| 25. | Ne deziregu en via koro ŝian belecon, Kaj ne kaptiĝu per ŝiaj palpebroj. |
| 26. | Ĉar la kosto de publikulino estas nur unu pano; Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon. |
| 27. | Ĉu iu povas teni fajron en sia sino tiel, Ke liaj vestoj ne brulu? |
| 28. | Ĉu iu povas marŝi sur ardantaj karboj, Ne bruligante siajn piedojn? |
| 29. | Tiel ankaŭ estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu ŝin ektuŝas, restas sen puno. |
| 30. | Oni ne faras grandan honton al ŝtelanto, Se li ŝtelas por sin satigi, kiam li malsatas; |
| 31. | Kaj kiam oni lin kaptas, li pagas sepoble; La tutan havon de sia domo li fordonas. |
| 32. | Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensaĝa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon; |
| 33. | Batojn kaj malhonoron li ricevas, Kaj lia honto ne elviŝiĝas; |
| 34. | Ĉar furiozas la ĵaluzo de la edzo; Kaj li ne indulgas en la tempo de la venĝo. |
| 35. | Li rigardas nenian kompenson, Kaj li ne akceptas, se vi volas eĉ multe donaci. |
| ← Proverbs (6/31) → |