| ← Proverbs (17/31) → |
| 1. | Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco, Ol domo plena de viando, kun malpaco. |
| 2. | Saĝa sklavo regos super filo hontinda, Kaj dividos heredon kune kun fratoj. |
| 3. | Fandujo estas por arĝento, kaj forno por oro; Sed la korojn esploras la Eternulo. |
| 4. | Malbonfaranto obeas malbonajn buŝojn; Malveremulo atentas malpian langon. |
| 5. | Kiu mokas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno. |
| 6. | Nepoj estas krono por maljunuloj; Kaj gloro por infanoj estas iliaj gepatroj. |
| 7. | Al malsaĝulo ne konvenas alta parolado, Kaj ankoraŭ malpli al nobelo mensogado. |
| 8. | Donaco estas juvelo en la okuloj de sia mastro; Kien ajn li sin turnos, li sukcesos. |
| 9. | Kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon; Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn. |
| 10. | Pli efikas riproĉo ĉe saĝulo, Ol cent batoj ĉe malsaĝulo. |
| 11. | Malbonulo serĉas nur ribelon; Sed terura sendato estos sendita kontraŭ lin. |
| 12. | Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj, Ol malsaĝulon kun lia malsaĝeco. |
| 13. | Kiu redonas malbonon por bono, El ties domo ne malaperos malbono. |
| 14. | La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; Antaŭ ol ĝi tro vastiĝis, forlasu la malpacon. |
| 15. | Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo. |
| 16. | Por kio servas mono en la mano de malsaĝulo? Ĉu por aĉeti saĝon, kiam li prudenton ne havas? |
| 17. | En ĉiu tempo amiko amas, Kaj li fariĝas frato en mizero. |
| 18. | Homo malsaĝa donas manon en manon, Kaj garantias por sia proksimulo. |
| 19. | Kiu amas malpacon, tiu amas pekon; Kiu tro alte levas sian pordon, tiu serĉas pereon. |
| 20. | Malica koro ne trovos bonon; Kaj kiu havas neĝustan langon, tiu enfalos en malfeliĉon. |
| 21. | Kiu naskas malsaĝulon, tiu havas ĉagrenon; Kaj patro de malprudentulo ne havos ĝojon. |
| 22. | Ĝoja koro estas saniga; Kaj malĝoja spirito sekigas la ostojn. |
| 23. | Kaŝitajn donacojn akceptas malvirtulo, Por deklini la vojon de la justeco. |
| 24. | Antaŭ la vizaĝo de prudentulo estas saĝo; Sed la okuloj de malsaĝulo estas en la fino de la tero. |
| 25. | Filo malsaĝa estas ĉagreno por sia patro, Kaj malĝojo por sia patrino. |
| 26. | Ne estas bone suferigi virtulon, Nek bati noblulon, kiu agas juste. |
| 27. | Kiu ŝparas siajn vortojn, tiu estas prudenta; Kaj trankvilanimulo estas homo saĝa. |
| 28. | Eĉ malsaĝulo, se li silentas, estas rigardata kiel saĝulo; Kaj kiel prudentulo, se li tenas fermita sian buŝon. |
| ← Proverbs (17/31) → |