| ← Matthew (6/28) → |
| 1. | Gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo. |
| 2. | Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaŭ vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron ĉe homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon. |
| 3. | Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra; |
| 4. | por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos. |
| 5. | Kaj kiam vi preĝas, ne estu kiel la hipokrituloj; ĉar ili amas preĝi, starante en la sinagogoj kaj ĉe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon. |
| 6. | Sed vi, kiam vi preĝas, eniru en vian ĉambreton, kaj ŝlosinte vian pordon, preĝu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos. |
| 7. | Kaj dum via preĝado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; ĉar ili supozas, ke ili estos aŭskultitaj pro sia multvorteco. |
| 8. | Ne estu similaj al ili; ĉar via Patro scias, kion vi bezonas, antaŭ ol vi petas de Li. |
| 9. | Vi do preĝu jene:Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita. |
| 10. | Venu Via regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. |
| 11. | Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. |
| 12. | Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. |
| 13. | Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. |
| 14. | Ĉar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi. |
| 15. | Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaŭ ne pardonos viajn kulpojn. |
| 16. | Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malĝoja mieno; ĉar ili malbeligas sian vizaĝon, por ke al homoj ili ŝajnu fasti. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon. |
| 17. | Sed fastante, vi oleu vian kapon kaj lavu vian vizaĝon; |
| 18. | por ke vi ne al homoj ŝajnu fasti, sed al via Patro en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos. |
| 19. | Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas; |
| 20. | sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas; |
| 21. | ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro. |
| 22. | La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma. |
| 23. | Sed se via okulo estas malbona, via tuta korpo estos malluma. Se do la lumo en vi estas mallumo, kiel densa estas la mallumo! |
| 24. | Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono! |
| 25. | Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo? |
| 26. | Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili? |
| 27. | Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? |
| 28. | Kaj kial vi zorgas pri vestaĵo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; |
| 29. | tamen mi diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj. |
| 30. | Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj? |
| 31. | Tial ne zorgu, dirante:Kion ni manĝu? aŭ:Kion ni trinku? aŭ:Kion ni surmetu? |
| 32. | Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacianoj; ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion. |
| 33. | Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi. |
| 34. | Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgos pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono. |
| ← Matthew (6/28) → |