| ← Matthew (15/28) → |
| 1. | Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante: |
| 2. | Kial viaj disĉiploj transpaŝas la tradicion de la antaŭuloj? ĉar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili manĝas panon. |
| 3. | Kaj li responde diris al ili:Kial vi ankaŭ transpaŝas la ordonon de Dio per via tradicio? |
| 4. | Ĉar Dio diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu. |
| 5. | Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aŭ al sia patrino:Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi, |
| 6. | tiu ne devas respekti sian patron aŭ sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio. |
| 7. | Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante: |
| 8. | Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi. |
| 9. | Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj. |
| 10. | Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili:Aŭskultu kaj komprenu: |
| 11. | Ne tio, kio eniras en la buŝon, profanas la homon; sed kio eliras el la buŝo, tio profanas la homon. |
| 12. | Tiam veninte, la disĉiploj diris al li:Ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron? |
| 13. | Sed li responde diris:Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita. |
| 14. | Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon. |
| 15. | Kaj Petro responde diris al li:Klarigu al ni tiun parabolon. |
| 16. | Kaj li diris:Ĉu vi ankaŭ estas eĉ ankoraŭ sen kompreno? |
| 17. | Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta en la buŝon, pasas en la ventron kaj estas elĵetata en apartan lokon? |
| 18. | Sed tio, kio eliras el la buŝo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon. |
| 19. | Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, falsatestoj, blasfemoj: |
| 20. | jen tio, kio profanas la homon, sed manĝi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon. |
| 21. | Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon. |
| 22. | Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante:Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono. |
| 23. | Sed li ne respondis al ŝi eĉ unu vorton. Kaj alveninte, liaj disĉiploj petis lin, dirante:Forsendu ŝin, ĉar ŝi krias post ni. |
| 24. | Kaj li responde diris:Mi ne estas sendita, krom al la perditaj ŝafoj el la domo de Izrael. |
| 25. | Sed ŝi venis kaj adorkliniĝis al li, dirante:Sinjoro, helpu min. |
| 26. | Sed li responde diris:Ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj. |
| 27. | Sed ŝi diris:Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj manĝas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj. |
| 28. | Tiam responde Jesuo diris al ŝi:Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj ŝia filino estis sanigita de post tiu horo. |
| 29. | Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidiĝis tie. |
| 30. | Kaj alvenis al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn piedojn; kaj li sanigis ilin; |
| 31. | tiel ke la homamaso miris, vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de Izrael. |
| 32. | Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn disĉiplojn, diris:Mi kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili restas ĉe mi, kaj nenion havas manĝi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne laciĝu sur la vojo. |
| 33. | Kaj la disĉiploj diris al li:De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj? |
| 34. | Kaj Jesuo diris al ili:Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris:Sep, kaj kelkajn malgrandajn fiŝojn. |
| 35. | Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero; |
| 36. | kaj li prenis la sep panojn kaj la fiŝojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj. |
| 37. | Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn. |
| 38. | Kaj la manĝantoj estis kvar mil viroj, krom virinoj kaj infanoj. |
| 39. | Kaj forsendinte la homamasojn, li eniris en la ŝipeton, kaj venis en la regionojn de Magadan. |
| ← Matthew (15/28) → |