Mark (1/16) → |
1. | La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio. |
2. | Kiel estas skribite en la profeto Jesaja: Jen Mi sendas Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo, Kaj li preparos vian vojon; |
3. | Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn; |
4. | venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj. |
5. | Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj ĉiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn. |
6. | Kaj Johano estis vestita per kamelharaĵo kaj leda zono ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj li manĝadis akridojn kaj sovaĝan mielon. |
7. | Kaj li predikis, dirante:Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda, kliniĝinte, malligi. |
8. | Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito. |
9. | Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan. |
10. | Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la ĉielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin; |
11. | kaj venis voĉo el la ĉielo:Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron. |
12. | Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton. |
13. | Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al li. |
14. | Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio, |
15. | kaj dirante:La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio. |
16. | Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, ĵetantajn reton en la maron; ĉar ili estis fiŝkaptistoj. |
17. | Kaj Jesuo diris al ili:Venu post mi, kaj mi igos vin fariĝi kaptistoj de homoj. |
18. | Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. |
19. | Kaj irinte iom antaŭen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaŭ estis en la ŝipeto, riparante la retojn. |
20. | Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la ŝipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li. |
21. | Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis. |
22. | Kaj oni miris pro lia instruado; ĉar li instruis kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj. |
23. | Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis, |
24. | dirante:Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? ĉu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas:la Sanktulo de Dio. |
25. | Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li. |
26. | Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li. |
27. | Kaj ĉiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante:Kio estas ĉi tio? jen nova instruado! kun aŭtoritato li ordonas eĉ al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin. |
28. | Kaj tuj la famo pri li disvastiĝis ĉie en la tutan ĉirkaŭaĵon de Galileo. |
29. | Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de Simon kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano. |
30. | Sed la bopatrino de Simon kuŝis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri ŝi; |
31. | kaj veninte, li prenis ŝian manon kaj levis ŝin; kaj la febro forlasis ŝin, kaj ŝi servis al ili. |
32. | Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li ĉiujn, kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj. |
33. | Kaj la tuta urbo kolektiĝis ĉe la pordo. |
34. | Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, ĉar ili konis lin. |
35. | Kaj matene, antaŭ ol la nokto pasis, li leviĝis, kaj foriris en dezertan lokon, kaj tie preĝadis. |
36. | Kaj Simon kaj liaj kunuloj elserĉis lin; |
37. | kaj ili trovis lin, kaj diris al li:Ĉiuj vin serĉas. |
38. | Kaj li diris al ili:Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaŭ prediku; ĉar por tio mi venis. |
39. | Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn. |
40. | Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li:Se vi nur volas, vi povas min purigi. |
41. | Kaj kortuŝite, li etendis la manon kaj tuŝis lin, kaj diris al li:Mi volas; estu purigita. |
42. | Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li fariĝis pura. |
43. | Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin, |
44. | kaj diris al li:Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili. |
45. | Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkaŝe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el ĉie. |
Mark (1/16) → |