← John (18/21) → |
1. | Parolinte tiujn vortojn, Jesuo foriris kun siaj disĉiploj trans la torenton Kidron, kie estis ĝardeno, en kiun li eniris kune kun siaj disĉiploj. |
2. | Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; ĉar Jesuo ofte venis tien kun siaj disĉiploj. |
3. | Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la ĉefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torĉoj kaj bataliloj. |
4. | Jesuo do, sciante ĉion, kio venos al li, paŝis antaŭen, kaj diris al ili:Kiun vi serĉas? |
5. | Ili respondis al li:Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis:Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili. |
6. | Kiam do li diris al ili:Mi estas tiu, ili malantaŭen ekpaŝis kaj falis sur la teron. |
7. | Tiam denove li demandis ilin:Kiun vi serĉas? Ili diris:Jesuon Nazaretan. |
8. | Jesuo respondis:Mi ĵus diris al vi, ke mi estas tiu; se do vi min serĉas, lasu ĉi tiujn foriri; |
9. | por ke plenumiĝu la vorto, kiun li diris:El tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi perdis neniun. |
10. | Simon Petro do, havante glavon, eltiris ĝin, kaj frapis sklavon de la ĉefpastro kaj detranĉis lian dekstran orelon. La nomo de la sklavo estis Malĥo. |
11. | Jesuo do diris al Petro:Metu la glavon en ĝian ingon; la kalikon, kiun la Patro donis al mi, ĉu mi ne trinkos? |
12. | La kohorto kaj la milestro kaj la oficistoj de la Judoj kaptis do Jesuon kaj ligis lin, |
13. | kaj kondukis lin unue al Anas; ĉar ĉi tiu estis bopatro de Kajafas, kiu estis ĉefpastro en tiu jaro. |
14. | Kajafas estis tiu, kiu donis konsilon al la Judoj, ke estos bone, ke unu homo mortu por la popolo. |
15. | Kaj Simon Petro sekvis Jesuon, kaj ankaŭ alia disĉiplo. Ĉi tiu disĉiplo estis konata de la ĉefpastro, kaj eniris kun Jesuo en la korton de la ĉefpastro; |
16. | sed Petro staris ekstere apud la pordo. Kaj la alia disĉiplo, kiu estis konata de la ĉefpastro, eliris kaj parolis kun la pordistino, kaj enirigis Petron. |
17. | La sklavino pordistino diris al Petro:Ĉu vi ne estas ankaŭ el la disĉiploj de tiu homo? Li diris:Mi ne estas. |
18. | La sklavoj kaj la oficistoj, farinte karban fajron (ĉar estis malvarme), staris kaj sin varmigis; Petro ankaŭ estis kun ili, starante kaj sin varmigante. |
19. | La ĉefpastro demandis Jesuon pri liaj disĉiploj kaj pri lia instruado. |
20. | Jesuo respondis al li:Mi parolis malkaŝe al la mondo; mi ĉiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie ĉiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis. |
21. | Kial vi min demandas? demandu tiujn, kiuj aŭdis, kion mi parolis al ili; ili ja scias, kion mi diris. |
22. | Kaj kiam li parolis tion, unu el la apude starantaj oficistoj per la manplato frapis Jesuon, dirante:Ĉu tiel vi respondas al la ĉefpastro? |
23. | Respondis Jesuo al li:Se mi malbone parolis, atestu pri la malbono; sed se bone, kial vi min frapas? |
24. | Anas sendis lin ligitan al la ĉefpastro Kajafas. |
25. | Simon Petro staris kaj sin varmigis. Oni do diris al li:Ĉu vi estas unu el liaj disĉiploj? Li neis, dirante:Mi ne estas. |
26. | Unu el la sklavoj de la ĉefpastro, estante parenco de tiu, kies orelon Petro detranĉis, diris:Ĉu mi ne vidis vin kun li en la ĝardeno? |
27. | Petro do denove neis; kaj tuj la koko ekkriis. |
28. | Kaj oni kondukis Jesuon de Kajafas en la palacon; estis frumatene; kaj ili ne eniris en la palacon, por ke ili ne malpuriĝu, sed povu manĝi la Paskon. |
29. | Pilato do eliris al ili, kaj diris:Kian akuzon vi prezentas kontraŭ ĉi tiu viro? |
30. | Ili respondis kaj diris al li:Se li ne estus malbonfaranto, ni ne transdonus lin al vi. |
31. | Pilato do diris al ili:Vi mem prenu lin, kaj juĝu lin laŭ via leĝo. La Judoj diris al li:Ne estas permesate al ni mortigi homon; |
32. | por ke plenumiĝu la vorto de Jesuo, kiun li parolis, montrante, per kia morto li mortos. |
33. | Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li:Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? |
34. | Jesuo respondis:Ĉu vi tion diras de vi mem, aŭ ĉu aliaj diris ĝin al vi pri mi? |
35. | Pilato respondis:Ĉu mi estas Judo? Via propra nacio kaj la ĉefpastroj transdonis vin al mi; kion vi faris? |
36. | Jesuo respondis:Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo; se mia regno estus el ĉi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdoniĝu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el ĉi tie. |
37. | Pilato demandis lin:Ĉu vi do estas reĝo? Jesuo respondis:Vi diras, ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon. |
38. | Pilato diris al li:Kio estas la vero? Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj, kaj diris al ili:Mi trovas en li nenian kulpon. |
39. | Sed estas ĉe vi kutime, ke mi liberigu al vi unu dum la Pasko:ĉu vi do volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj? |
40. | Kaj ili kriis denove, dirante:Ne ĉi tiun, sed Barabason. Barabas estis rabisto. |
← John (18/21) → |