| ← Job (17/42) → |
| 1. | Mia spirito senfortiĝis, miaj tagoj mallongiĝis, Tomboj estas antaŭ mi. |
| 2. | Mokado min ĉirkaŭas; En aflikto pro tio restas mia okulo. |
| 3. | Estu Vi mem mia garantianto antaŭ Vi; Alie kiu donos la manon pro mi? |
| 4. | Ĉar ilian koron Vi kovris kontraŭ prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon. |
| 5. | Se iu fanfaronas antaŭ siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumiĝos. |
| 6. | Li faris min proverbo por la popoloj; Kaj mi fariĝis homo, al kiu oni kraĉas en la vizaĝon. |
| 7. | Mia okulo mallumiĝis de ĉagreno, Kaj ĉiuj miaj membroj fariĝis kiel ombro. |
| 8. | La justuloj eksentos teruron pro tio, Kaj la senkulpulo ekscitiĝos kontraŭ la hipokritulo. |
| 9. | Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmiĝos. |
| 10. | Kaj kiom ajn vi ĉiuj revenos, Mi ne trovos inter vi saĝulon. |
| 11. | Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro. |
| 12. | La nokton ili volas fari tago, La lumon alproksimigi al la mallumo. |
| 13. | Se mi atendas, tamen Ŝeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito. |
| 14. | Al la kavo mi diras:Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino. |
| 15. | Kion mi devas atendi? Kiu atentos mian esperon? |
| 16. | En la profundon de Ŝeol ĝi malsupreniros, Ni ambaŭ kune kuŝos en la polvo. |
| ← Job (17/42) → |