← 2Peter (3/3) |
1. | Jam ĉi tiun duan epistolon, amataj, mi skribas al vi; en ambaŭ mi instigas vian sinceran menson per rememorigo; |
2. | por ke vi memoru la antaŭdirojn de la sanktaj profetoj, kaj la ordonon de la Sinjoro kaj Savanto per viaj apostoloj; |
3. | unue sciante, ke en la lastaj tagoj mokemuloj venos kun mokado, irante laŭ siaj propraj voluptoj, |
4. | kaj dirante:Kie estas la anonco de lia alveno? ĉar de kiam la patroj endormiĝis, ĉio restas kiel de post la komenco de la kreo. |
5. | Ĉar ili volonte forgesas, ke ĉielo ekzistis de antikve, kaj tero kunmetita el akvo kaj meze de akvo, laŭ la vorto de Dio; |
6. | per kio la tiama mondo, diluvite, pereis; |
7. | sed la nuna ĉielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate ĝis la tago de juĝo kaj pereo de malpiuloj. |
8. | Sed ne forgesu ĉi tiun unu aferon, amataj, ke ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago. |
9. | La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke ĉiuj venu al pento. |
10. | Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazaŭ ŝtelisto; en tiu tago la ĉielo forpasos kun muĝa bruego, kaj la elementoj brulante solviĝos, kaj la tero kaj la faritaĵoj en ĝi forbrulos. |
11. | Ĉar tiamaniere ĉio tio solviĝos, kiaj homoj vi do devus esti en sankta konduto kaj pieco, |
12. | atendante kaj akcelante la alvenon de la tago de Dio, pro kio la ĉielo flamanta solviĝos, kaj la elementoj per fajra brulado fluidiĝos? |
13. | Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco. |
14. | Tial, amataj, tion atendante, klopodu troviĝi en paco, senmakulaj kaj neriproĉindaj antaŭ Li. |
15. | Kaj rigardu la paciencon de nia Sinjoro kiel savon; kiel ankaŭ nia amata frato Paŭlo, laŭ la saĝeco donita al li, jam skribis al vi, |
16. | kiel ankaŭ en ĉiuj siaj epistoloj, parolante en ili pri ĉi tio; en kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaŭ la ceterajn skribaĵojn, al sia propra pereo. |
17. | Vi do, amataj, ĉi tion antaŭsciante, gardu vin, por ke vi ne forlogiĝu per la eraro de la pekuloj, kaj ne defalu de via propra konstanteco. |
18. | Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj ĝis la tago de eterneco. Amen. |
← 2Peter (3/3) |