2John (1/1) |
1. | La presbitero al la elektita sinjorino kaj ŝiaj infanoj, kiujn mi amas en la vero; kaj ne mi sola, sed ankaŭ ĉiuj, kiuj konas la veron; |
2. | pro la vero restanta en ni, kaj ĝi estos ĉe ni por ĉiam: |
3. | Graco, kompato, paco, estos ĉe ni, de Dio, la Patro, kaj de Jesuo Kristo, la Filo de la Patro, en vero kaj amo. |
4. | Mi treege ĝojas, ke mi trovis iujn el viaj infanoj iradantajn en la vero tiel same, kiel ni ricevis ordonon de la Patro. |
5. | Kaj nun mi vin petegas, sinjorino, skribante ne kvazaŭ novan ordonon al vi, sed tiun, kiun ni havis de la komenco, ke ni amu unu la alian. |
6. | Kaj jen estas la amo:ke ni iradu laŭ Liaj ordonoj. Tio estas la ordono, tiu sama, kiun vi aŭdis de la komenco, ke vi iradu en ĝi. |
7. | Ĉar multaj delogantoj eliris en la mondon, kiuj ne konfesas Jesuon Kriston venantan en karno. Tio estas la deloganto kaj la antikristo. |
8. | Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritaĵojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon. |
9. | Ĉiu, kiu iras antaŭen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon. |
10. | Se iu al vi venas kaj ne kunportas ĉi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton; |
11. | ĉar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj malbonfaroj. |
12. | Havante multon por skribi al vi, mi ne volis skribi per papero kaj inko; sed mi esperas veni al vi kaj paroli vizaĝon kontraŭ vizaĝo, por ke via ĝojo estu plena. |
13. | Salutas vin la infanoj de via fratino, la elektita. |
2John (1/1) |