| ← 1Timothy (2/6) → |
| 1. | Mi konsilas do, antaŭ ĉio, fari petegojn, preĝojn, propetadojn, dankojn por ĉiuj; |
| 2. | por reĝoj kaj ĉiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco. |
| 3. | Tio estas bona kaj akceptebla antaŭ Dio, nia Savanto, |
| 4. | kiu volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero. |
| 5. | Ĉar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo, |
| 6. | kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj; |
| 7. | por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero. |
| 8. | Mi deziras do, ke la viroj preĝu en ĉiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado. |
| 9. | Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektaĵoj, aŭ oro, aŭ perloj, aŭ multekostaj vestoj; |
| 10. | sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj. |
| 11. | Virino lernu en kvieteco kun ĉia submetiĝo. |
| 12. | Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco. |
| 13. | Ĉar Adam kreiĝis la unua, poste Eva; |
| 14. | kaj Adam ne trompiĝis; sed la virino, trompite, falis en pekon; |
| 15. | sed ŝi saviĝos per la naskado, se ili daŭras en fido kaj amo kaj sanktiĝo kun sobreco. |
| ← 1Timothy (2/6) → |