← Zechariah (5/14) → |
1. | Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis disvolvitan skribrulaĵon. |
2. | Kaj li diris al mi:Kion vi vidas? Mi respondis:Mi vidas disvolvitan skribrulaĵon, kiu havas la longon de dudek ulnoj kaj la larĝon de dek ulnoj. |
3. | Tiam li diris al mi:Tio estas la malbeno, kiu eliras sur la supraĵon de la tuta lando; ĉar ĉiu, kiu ŝtelas, estos ekstermita, kiel estas dirite en ĝi, kaj ĉiu, kiu ĵuras mensoge, estos ekstermita, kiel estas dirite en ĝi. |
4. | Mi elirigas ĝin, diras la Eternulo Cebaot, kaj ĝi eniros en la domon de ŝtelisto, kaj en la domon de tiu, kiu malvere ĵuras per Mia nomo; kaj ĝi restos en lia domo kaj ekstermos ĝin kune kun ĝia ligno kaj kun ĝiaj ŝtonoj. |
5. | La anĝelo, kiu parolis kun mi, elpaŝis, kaj diris al mi:Levu nun viajn okulojn, kaj rigardu, kio aperas. |
6. | Mi diris:Kio tio estas? Kaj li respondis:Eliras mezurvazo; kaj li diris plue:Tio estas ilia aspekto en la tuta lando. |
7. | Kaj jen leviĝis kikaro da plumbo, kaj jen ia virino sidas interne de la mezurvazo. |
8. | Li diris:Tio estas la Malpieco; kaj li ĵetis ŝin sur la fundon de la mezurvazo, kaj sur la aperturon li ĵetis la plumban mason. |
9. | Mi levis miajn okulojn, kaj vidis, ke aperas du virinoj, kaj vento estas en iliaj flugiloj, kaj iliaj flugiloj estis kiel la flugiloj de cikonio; ili levis la mezurvazon inter la teron kaj la ĉielon. |
10. | Mi diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi:Kien ili forportas tiun mezurvazon? |
11. | Li respondis al mi:Por konstrui por ĝi domon en la lando Ŝinar; kiam ĉio estos preta, oni starigos ĝin tie sur ĝia bazo. |
← Zechariah (5/14) → |