← Zechariah (2/14) → |
1. | Mi denove levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen staras viro, kiu tenas en sia mano mezurŝnuron. |
2. | Mi demandis:Kien vi iras? Kaj li respondis al mi:Mezuri Jerusalemon, por vidi, kiel larĝa kaj kiel longa ĝi estas. |
3. | Kaj jen la anĝelo, kiu parolis kun mi, eliris, kaj alia anĝelo iris renkonte al li, |
4. | kaj diris al li:Kuru, kaj diru al ĉi tiu junulo:Sen murego estos Jerusalem, pro la multeco de la homoj kaj brutoj en ĝi. |
5. | Sed Mi estos por ĝi fajra murego ĉirkaŭe, diras la Eternulo, kaj Mi estos glora meze de ĝi. |
6. | He, he! kuru el la lando norda, diras la Eternulo; ĉar kiel la kvar ventojn de la ĉielo Mi dispelis vin, diras la Eternulo. |
7. | He, Cion, kiu loĝas ĉe la filino de Babel, saviĝu! |
8. | Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot:Post la gloriĝo Li sendos min al la nacioj, kiuj prirabis vin; ĉar kiu tuŝas vin, tiu tuŝas la pupilon de Lia okulo. |
9. | Kaj jen mi levos mian manon sur ilin, kaj ili fariĝos rabaĵo por tiuj, kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot min sendis. |
10. | Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo. |
11. | Kaj multaj popoloj aliĝos al la Eternulo en tiu tempo, kaj fariĝos Mia popolo, kaj Mi ekloĝos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi. |
12. | Kaj la Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon. |
13. | Ĉiu karno silentu antaŭ la Eternulo, ĉar Li leviĝis el Sia sankta loĝejo. |
← Zechariah (2/14) → |