| ← SongOfSongs (7/8) → |
| 1. | Kiel belaj estas viaj paŝoj en sandaloj, ho filino de princo! La svingado de viaj femuroj estas kiel ĉenringoj, Majstre ellaboritaj. |
| 2. | Via umbiliko estas kiel ronda pokalo, Al kiu trinkaĵo ne mankas; Via ventro estas kiel amaso da tritiko ĉirkaŭita de rozoj; |
| 3. | Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, Ĝemeloj de gazelino; |
| 4. | Via kolo estas kiel turo el eburo; Viaj okuloj kiel la lagetoj en Ĥeŝbon, ĉe la pordego de Bat-Rabim; Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon; |
| 5. | Via kapo sur vi estas kiel Karmel, Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la reĝo, falde kunligita. |
| 6. | Kiel bela kaj kiel ĉarma estas mia amatino inter la plezuroj! |
| 7. | Via staturo similas la palmotrunkon, Kaj viaj mamoj la vinberarojn. |
| 8. | Mi diris:Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj teniĝos je ĝiaj branĉoj; Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko, Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj; |
| 9. | Kaj via palato kiel vino bongusta, Kiu englitiĝas ĉarmege kaj glate, Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj. |
| 10. | Mi apartenas al mia amato, Kaj li sin tiras al mi. |
| 11. | Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon; Ni enloĝiĝu en la vilaĝoj. |
| 12. | Frumatene ni iru al la vinberĝardenoj; Ni rigardu, ĉu la vinbertrunko jam burĝonis, Ĉu ĝiaj floroj jam malfermiĝis, Ĉu la granatarboj jam floras; Tie mi donos al vi mian amon. |
| 13. | La mandragoroj jam bonodoras, Kaj apud nia enirejo troviĝas delikataj fruktoj ĉiuspecaj, fruaj kaj malfruaj, Kiujn mi provizis por vi, ho mia amato! |
| ← SongOfSongs (7/8) → |