← SongOfSongs (6/8) → |
1. | Kien foriris via amato, Ho belulino inter virinoj? Kien forturniĝis via amato, Por ke ni lin serĉu kun vi? |
2. | Mia amato iris en sian ĝardenon, al la bedoj de aromaĵoj, Por paŝti en la ĝardenoj kaj kolekti rozojn. |
3. | Mi apartenas al mia amato, kaj mia amato apartenas al mi; Tiu, kiu paŝtas inter la rozoj. |
4. | Ho, mia amatino, vi estas bela kiel Tirca, Agrabla kiel Jerusalem, Terura kiel batalantaj taĉmentoj. |
5. | Forturnu la okulojn for de mi, Ĉar ili venkas min. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead. |
6. | Viaj dentoj estas kiel aro da ŝafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; Ĉiuj estas en paroj, Kaj ne mankas eĉ unu el ili. |
7. | Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaŭ via vualo. |
8. | Da reĝinoj ekzistas sesdek, kaj okdeko da kromvirinoj, Kaj la junulinoj estas sennombraj. |
9. | Sed unu sola estas mia kolombino, mia virtulino; Ŝi estas la sola ĉe sia patrino, La elektita de sia naskintino; La filinoj vidis ŝin, kaj nomas ŝin feliĉulino; La reĝinoj kaj la kromvirinoj laŭdas ŝin, dirante: |
10. | Kiu estas ŝi, kiu aspektas kiel la matenruĝo, Bela kiel la luno, Hela kiel la suno, Terura kiel batalantaj taĉmentoj? |
11. | Mi iris en la nuksarban ĝardenon, Por trarigardi la verdajn kreskaĵojn de la valo, Por vidi, ĉu la vinbertrunko burĝonas, ĉu la granatarboj floras. |
12. | Tiam mi ankoraŭ ne sciis, Ke mia animo elektos min por la ĉaroj de la nobeloj de mia popolo. |
13. | Turniĝu, turniĝu, ho Ŝulamit; Turniĝu, turniĝu, ke ni rigardu vin. Kial vi volas rigardi Ŝulamiton tiel, Kiel oni rigardas la dancadon de la taĉmentoj? |
← SongOfSongs (6/8) → |