| SongOfSongs (1/8) → |
| 1. | Alta kanto de Salomono. |
| 2. | Ho, li kisu min per kisoj de sia buŝo! Ĉar via amo estas pli bona, ol vino. |
| 3. | Ho, kiel bonodoras viaj aromaĵoj! Via nomo similas al elverŝita oleo; Tial la fraŭlinoj amas vin. |
| 4. | Altiru min; ni postkuros vin. La reĝo envenigu min en siajn ĉambrojn; Ho, ni ĝojos kaj gajiĝos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin. |
| 5. | Mi estas nigra, tamen beleta, Ho filinoj de Jerusalem, Kiel la tendoj de Kedar, Kiel la tapetoj de Salomono. |
| 6. | Ne rigardu min, ke mi estas nigreta: La suno min brulkolorigis. La filoj de mia patrino koleris kontraŭ mi; Ili faris min gardistino de la vinberĝardenoj; Mian propran vinberĝardenon mi ne gardis. |
| 7. | Diru al mi, ho vi, kiun mia animo amas, Kie vi paŝtas, kie vi ripozigas vian brutaron tagmeze: Kial mi similu al vagistino Ĉe la brutaroj de viaj kamaradoj? |
| 8. | Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la paŝojn de la ŝafaro, Kaj paŝtu viajn kapridojn ĉe la tendoj de la paŝtistoj. |
| 9. | Al la ĉevalino en la ĉaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino. |
| 10. | Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj, Via kolo sub la laĉoj de perloj. |
| 11. | Orajn orelringojn ni faros al vi, Kun arĝentaj enkrustaĵoj. |
| 12. | Dum la reĝo sidas ĉe la festotablo, Mia nardo bonodoras. |
| 13. | Kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj, Estas al mi mia amato. |
| 14. | Kiel floraro de kofero estas por mi mia amato, En la vinberĝardenoj de En-Gedi. |
| 15. | Ho, vi estas bela, mia amatino; ho, vi estas ja bela; Viaj okuloj estas kiel ĉe kolomboj. |
| 16. | Ho, vi estas bela, mia amato, kaj ĉarma; Nia lito estas kiel freŝaj herboj; |
| 17. | La traboj de nia domo estas cedraj, Niaj ĉevronoj estas abiaj. |
| SongOfSongs (1/8) → |