← Romans (9/16) → |
1. | Mi diras la veron en Kristo, mi ne mensogas, kaj mia konscienco atestas kun mi per la Sankta Spirito, |
2. | ke mi havas grandan malĝojon kaj senĉesan doloron en la koro. |
3. | Ĉar mi volus, ke mi estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laŭ la karno; |
4. | kiuj estas Izraelidoj, kies estas la adopto kaj la gloro kaj la interligoj kaj la leĝdono kaj la Diservo kaj la promesoj; |
5. | kies estas la patroj, kaj el kiuj laŭ la karno estas Kristo, kiu estas super ĉiuj, Dio benata eterne. Amen. |
6. | Sed la afero ne estas, kvazaŭ la vorto de Dio estus neniiĝinta. Ĉar ne ĉiuj estas Izrael, kiuj estas el Izrael; |
7. | nek, ĉar ili estas idoj de Abraham, ĉiuj estas filoj, sed:Per Isaak oni nomos vian idaron. |
8. | Tio estas, ne la filoj de la karno estas la filoj de Dio, sed la filoj de la promeso estas rigardataj kiel idaro. |
9. | Ĉar jen estas la vorto de promeso:En la sama jartempo Mi venos, kaj estos filo ĉe Sara. |
10. | Kaj plue, kiam Rebeka ankaŭ gravediĝis per unu, nia patro Isaak |
11. | (ĉar la infanoj ankoraŭ ne naskiĝis, nek faris ion bonan aŭ malbonan, por ke la intenco de Dio restu laŭ elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto), |
12. | estis dirite al ŝi:La pli granda servos la malpli grandan. |
13. | Kiel estas skribite:Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis. |
14. | Kion do ni diru? Ĉu estas maljusteco ĉe Dio? Nepre ne! |
15. | Ĉar Li diris al Moseo:Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos. |
16. | Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas. |
17. | Ĉar la Skribo diras al Faraono:Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero. |
18. | Tial Li favorkoras ĉiun, kiun Li volas; kaj ĉiun, kiun Li volas, Li obstinigas. |
19. | Vi do diras al mi:Kial Li ankoraŭ riproĉas? Ĉar kiu rezistas al Lia volo? |
20. | Sed antaŭ tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraŭ Dio? Ĉu faritaĵo diros al sia farinto:Kial vi faris min tiel? |
21. | Aŭ ĉu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro? |
22. | Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, taŭgajn por pereo; |
23. | kaj por ke Li konatigu la riĉon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antaŭe pretigis por gloro, |
24. | nome nin, kiujn Li ankaŭ vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaŭ el la nacianoj? |
25. | Kiel Li diras ankaŭ en Hoŝea: La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo, Kaj la neamatinon amatino. |
26. | Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite:Vi ne estas Mia popolo, Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio. |
27. | Kaj Jesaja krias pri Izrael:Se la nombro de la filoj de Izrael eĉ estos kiel la apudmara sablo, la restintoj saviĝos; |
28. | ĉar la Sinjoro efektivigos Sian vorton en la mondo, akcelante kaj tranĉe mallongigante ĝin. |
29. | Kiel Jesaja diris antaŭe: Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, Ni fariĝus kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora. |
30. | Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido; |
31. | sed ke Izrael, sekvante la leĝon de justeco, ne atingis tiun leĝon. |
32. | Kial? Ĉar ili sekvis ĝin ne per fido, sed kvazaŭ per faroj. Ili falpuŝiĝis ĉe la ŝtono de falpuŝiĝo; |
33. | kiel estas skribite: Jen Mi kuŝigas en Cion ŝtonon de falpuŝiĝo kaj rokon de alfrapiĝo; Kaj tiu, kiu fidos al li, ne estos hontigita. |
← Romans (9/16) → |