← Romans (3/16) → |
1. | Kia do estas la supereco de la Judoj? aŭ kia estas la utilo de cirkumcido? |
2. | Multa en ĉiu rilato:unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio. |
3. | Ĉu do estas grave, se kelkaj ne fidis? ĉu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio? |
4. | Nepre ne! Dio montriĝu vera, sed ĉiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via juĝo. |
5. | Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? Ĉu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.) |
6. | Nepre ne! ĉar kiel Dio juĝus la mondon? |
7. | Ĉar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraŭ juĝata, kiel pekinto? |
8. | kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras):Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa. |
9. | Kio do? ĉu ni nin senkulpigas? Tute ne:ĉar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke ĉiuj estas sub peko; |
10. | kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne eĉ unu; |
11. | Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu serĉas Dion; |
12. | Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj senutiliĝis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne eĉ unu; |
13. | Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj; |
14. | Ilia buŝo estas plena de malbenado kaj malico; |
15. | Iliaj piedoj rapidas, por verŝi sangon; |
16. | Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj; |
17. | Kaj vojon de paco ili ne konas; |
18. | Antaŭ iliaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio. |
19. | Sed ni scias, ke ĉion ajn, kion la leĝo diras, ĝi parolas al tiuj, kiuj estas sub la leĝo; ke ĉiu buŝo fermiĝu, kaj ke la tuta mondo submetiĝu sub la juĝon de Dio; |
20. | ĉar per la faroj de la leĝo neniu karno praviĝos antaŭ Li; ĉar per la leĝo venas konscio pri peko. |
21. | Sed nun, ekster la leĝo, justeco de Dio montriĝis, atestata per la leĝo kaj la profetoj; |
22. | nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj kredantoj, ĉar ne ekzistas diferencigo; |
23. | ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio; |
24. | pravigite donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo; |
25. | kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antaŭe faritaj laŭ la toleremeco de Dio; |
26. | por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo. |
27. | Kie do estas la fanfaronado? Ĝi estas esceptita. Per kia leĝo? de faroj? Ne; sed per la leĝo de fido. |
28. | Ni do konkludas, ke homo praviĝas per fido, ekster la faroj de la leĝo. |
29. | Ĉu Dio estas nur Dio de la Judoj? ĉu ne ankaŭ de la nacianoj? Jes, ankaŭ de la nacianoj; |
30. | ĉar Dio estas unu, kaj Li pravigos la cirkumcidularon pro fido kaj la necirkumcidularon per fido. |
31. | Ĉu ni do per fido vantigas la leĝon? Nepre ne! sed ni firmigas la leĝon. |
← Romans (3/16) → |