| ← Romans (13/16) → |
| 1. | Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. |
| 2. | Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos juĝon. |
| 3. | Ĉar regantoj estas teruraĵo ne al la bona agado, sed al la malbona. Ĉu vi volas ne timi aŭtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li laŭdon; |
| 4. | ĉar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; ĉar ne vane li portas la glavon, ĉar li estas servanto de Dio, venĝanto por kolero kontraŭ tiu, kiu faras malbonon. |
| 5. | Sekve estas necese submetiĝi, ne nur pro la kolero, sed ankaŭ pro konscienco. |
| 6. | Ĉar pro tio vi ankaŭ pagas tributon, ĉar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por ĉi tio mem. |
| 7. | Redonu ŝuldon al ĉiuj:tributon, al kiu tributo estas ŝuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro. |
| 8. | Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon. |
| 9. | Ĉar tio:Ne adultu, Ne mortigu, Ne ŝtelu, Ne deziru, kaj ĉiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo:Amu vian proksimulon kiel vin mem. |
| 10. | Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la leĝo. |
| 11. | Kaj tion faru, sciante la ĝustan tempon, ke nun estas la horo por leviĝo el dormo; ĉar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis. |
| 12. | La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo. |
| 13. | Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en diboĉado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj ĵaluzo. |
| 14. | Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj. |
| ← Romans (13/16) → |