← Romans (10/16) → |
1. | Fratoj, la deziro de mia koro kaj mia preĝo al Dio pri ili estas por ilia savado. |
2. | Ĉar mi atestas pri ili, ke ili havas fervoron al Dio, sed ne laŭ scio. |
3. | Ĉar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subiĝis al la justeco de Dio. |
4. | Ĉar Kristo estas la fino de la leĝo por justeco por ĉiu, kiu kredas. |
5. | Ĉar Moseo skribis, ke tiu, kiu plenumas la justecon de la leĝo, vivos per ĝi. |
6. | Sed la justeco, kiu estas el fido, diras jene:Ne diru en via koro:Kiu suprenirus en la ĉielon? (tio estas, por malsuprenigi Kriston), |
7. | nek:Kiu malsuprenirus en la abismon? (tio estas, por suprenkonduki Kriston el la mortintoj). |
8. | Sed kion ĝi diras? La afero estas proksime de vi, en via buŝo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas; |
9. | ĉar se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos; |
10. | ĉar per la koro la homo kredas ĝis justeco, kaj per la buŝo konfesas ĝis savo. |
11. | Ĉar la Skribo diras:Ĉiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita. |
12. | Ĉar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, ĉar unu sama estas Sinjoro de ĉiuj, kaj estas riĉa por ĉiuj, kiuj lin vokas; |
13. | ĉar:Ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos. |
14. | Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne aŭdis? kaj kiel ili aŭdos sen predikanto? |
15. | kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite:Kiel ĉarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono! |
16. | Sed ne ĉiuj aŭskultis la evangelion. Ĉar Jesuo diris:Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni aŭdis? |
17. | La fido venas do per aŭdado, kaj aŭdado per la vorto de Kristo. |
18. | Sed mi diras:Ĉu ili ne aŭdis? Certe: Tra la tuta mondo iris ilia sono, Kaj ĝis la finoj de la tero iris iliaj vortoj. |
19. | Sed mi diras:Ĉu Izrael ne sciis? Unue Moseo diris: Mi incitos vin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi vin kolerigos. |
20. | Kaj Jesaja estis tre kuraĝa, kaj diris: Mi estas trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis; Mi montris Min al tiuj, kiuj pri Mi ne demandis. |
21. | Sed pri Izrael li diris:Ĉiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo malobeema kaj obstina. |
← Romans (10/16) → |