← Revelation (16/22) → |
1. | Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la templo, dirantan al la sep anĝeloj:Iru, kaj elverŝu sur la teron la sep pelvojn de la kolero de Dio. |
2. | Kaj la unua foriris, kaj elverŝis sian pelvon sur la teron; kaj fariĝis malbona kaj dolora ulcero sur la homoj, kiuj havis la markon de la besto kaj kiuj adorkliniĝis al ĝia bildo. |
3. | Kaj la dua elverŝis sian pelvon en la maron; kaj fariĝis sango, kiel de mortinto; kaj mortis ĉiu vivanta estaĵo en la maro. |
4. | Kaj la tria elverŝis sian pelvon en la riverojn kaj en la fontojn de akvoj; kaj fariĝis sango. |
5. | Kaj mi aŭdis la anĝelon de la akvoj dirantan:Justa estas Vi, la estanta kaj estinta, la Sanktulo, ĉar Vi tiele juĝis; |
6. | ĉar ili elverŝis la sangon de sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili trinki; ili tion meritas. |
7. | Kaj mi aŭdis la altaron dirantan:Vere, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, veraj kaj justaj estas Viaj juĝoj. |
8. | Kaj la kvara elverŝis sian pelvon sur la sunon; kaj estis donite al ĝi brulvundi homojn per fajro. |
9. | Kaj la homoj brulvundiĝis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas aŭtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron. |
10. | Kaj la kvina elverŝis sian pelvon sur la tronon de la besto; kaj ĝia regno mallumiĝis; kaj ili mordis sian langon pro dolorego, |
11. | kaj ili blasfemis la Dion de la ĉielo pro siaj doloroj kaj siaj ulceroj; kaj ili ne pentis pri siaj faroj. |
12. | Kaj la sesa elverŝis sian pelvon sur la grandan riveron, la riveron Eŭfrato; kaj ĝia akvo forsekiĝis, por ke pretiĝu la vojo de la reĝoj, kiuj venas el la sunleviĝejo. |
13. | Kaj mi vidis tri malpurajn spiritojn, kvazaŭ ranojn, elirantaj el la buŝo de la drako, kaj el la buŝo de la besto, kaj el la buŝo de la falsa profeto; |
14. | ĉar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la reĝoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca. |
15. | (Jen mi venas kvazaŭ ŝtelisto. Feliĉa estas tiu, kiu viglas kaj konservas siajn vestojn, por ke li ne iru nuda, kaj oni ne vidu lian honton.) |
16. | Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har- Magedon. |
17. | Kaj la sepa anĝelo elverŝis sian pelvon sur la aeron; kaj eliris granda voĉo el la templo, for de la trono, dirante:Fariĝis! |
18. | kaj okazis fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj; kaj okazis granda tertremo tia, kia ne okazis de kiam homoj estiĝis sur la tero, tiela tertremo, tiel granda. |
19. | Kaj la granda urbo disiĝis en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj Babel la granda estis memorata antaŭ Dio, por doni al ĝi la pokalon de la vino de la furiozeco de Lia kolero. |
20. | Kaj ĉiu insulo forflugis, kaj la montoj ne troviĝis. |
21. | Kaj granda hajlo, peza kvazaŭ po talanto, falis el la ĉielo sur la homojn; kaj la homoj blasfemis Dion pro la plago de la hajlo; ĉar ĝia plago estas treege granda. |
← Revelation (16/22) → |