Psalms (99/150)  

1. La Eternulo reĝas, tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.
2. La Eternulo estas granda en Cion, Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.
3. Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta.
4. Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.
5. Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj: Li estas sankta.
6. Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj, Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon; Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin aŭskultis.
7. El nuba kolono Li parolis al ili; Ili observis Liajn regulojn, kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.
8. Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis; Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam venĝanto por iliaj faroj.
9. Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto; Ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.

  Psalms (99/150)