| ← Psalms (98/150) → |
| 1. | Psalmo. Kantu al la Eternulo novan kanton, Ĉar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako. |
| 2. | La Eternulo aperigis Sian savon; Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon. |
| 3. | Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio. |
| 4. | Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero; Kantu, gloru, kaj muziku. |
| 5. | Muziku al la Eternulo per harpo, Per harpo kaj per sonoj de psalmo. |
| 6. | Per trumpetoj kaj per sono de korno Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo. |
| 7. | Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĝiaj loĝantoj. |
| 8. | La riveroj plaŭdu per la manoj, La montoj kune kantu ĝoje, |
| 9. | Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco. |
| ← Psalms (98/150) → |