| ← Psalms (97/150) → | 
| 1. | La Eternulo reĝas; ĝoju la tero; Estu gajaj la multaj insuloj. | 
| 2. | Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono. | 
| 3. | Fajro iras antaŭ Li, Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn. | 
| 4. | Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas. | 
| 5. | Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, Antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero. | 
| 6. | La ĉielo rakontas Lian veron, Kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron. | 
| 7. | Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj, Kiuj laŭdas sin pro diaĉoj. Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj. | 
| 8. | Aŭdis kaj ekĝojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj juĝoj, ho Eternulo. | 
| 9. | Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj. | 
| 10. | Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon. Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; Li savos ilin de la mano de malvirtuloj. | 
| 11. | Lumo verŝiĝas sur virtulon, Kaj ĝojo sur purkorulojn. | 
| 12. | Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo, Kaj gloru Lian sanktan nomon. | 
| ← Psalms (97/150) → |