| ← Psalms (95/150) → |
| 1. | Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo. |
| 2. | Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, Per psalmoj ni ĝoje kriu al Li. |
| 3. | Ĉar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj, |
| 4. | Kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, Kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj; |
| 5. | Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, Kaj la sekteron Liaj manoj kreis. |
| 6. | Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto. |
| 7. | Ĉar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo kaj la ŝafoj de Lia mano. Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, |
| 8. | Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto, |
| 9. | Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron. |
| 10. | Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili estas popolo kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn; |
| 11. | Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon. |
| ← Psalms (95/150) → |