← Psalms (94/150) → |
1. | Dio de venĝo, ho Eternulo, Dio de venĝo, aperu! |
2. | Leviĝu, Juĝanto de la tero; Redonu la meritaĵon al la fieruloj. |
3. | Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos? |
4. | Ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon; Fanfaronas ĉiuj malbonaguloj. |
5. | Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, Kaj Vian heredon ili turmentas. |
6. | Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, Kaj orfojn ili buĉas. |
7. | Kaj ili diras:La Eternulo ne vidas, Kaj la Dio de Jakob ne scias. |
8. | Komprenu, senprudentuloj en la popolo; Kaj vi, malsaĝuloj, kiam vi saĝiĝos? |
9. | Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu aranĝis orelon? Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon? |
10. | Ĉu ne punas la ĝustiganto de la popoloj, Kiu instruas al homo scion? |
11. | La Eternulo scias la pensojn de homo, Ke ili estas vantaj. |
12. | Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, ĝustigas, Kaj al kiu Vi instruas Vian leĝon, |
13. | Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, Ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo. |
14. | Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos. |
15. | Ĉar juĝo revenos al vero, Kaj ĝin sekvos ĉiuj virtkoruloj. |
16. | Kiu helpas min kontraŭ malbonuloj? Kiu staras apud mi kontraŭ malbonaguloj? |
17. | Se la Eternulo ne estus mia helpanto, Mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta. |
18. | Kiam mi diris, ke mia piedo ŝanceliĝas, Via boneco, ho Eternulo, min subtenis. |
19. | Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon. |
20. | Ĉu aliĝos al Vi trono de maljusteco, Kiu aranĝas maljustaĵon en la nomo de la leĝo? |
21. | Ili sin armas kontraŭ la animo de virtulo, Kaj sangon senkulpan ili akuzas. |
22. | Sed la Eternulo estos mia rifuĝejo; Kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo. |
23. | Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj, Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio. |
← Psalms (94/150) → |