| ← Psalms (93/150) → |
| 1. | La Eternulo reĝas; Li estas vestita de majesto; La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco; Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu. |
| 2. | De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne. |
| 3. | Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian voĉon, Levas la riveroj sian bruon; |
| 4. | Pli ol la bruo de multego da akvo, Ol la potencaj ondoj de la maro, Potenca estas la Eternulo en la altaĵo. |
| 5. | Viaj leĝoj estas tre fidindaj; Via domo estas ornamita de sankteco, Ho Eternulo, por eterne. |
| ← Psalms (93/150) → |