← Psalms (92/150) → |
1. | Psalmo-kanto por la tago sabata. Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo; |
2. | Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco, |
3. | Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, Per solenaj sonoj de harpo. |
4. | Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; La farojn de Viaj manoj mi prikantos. |
5. | Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Tre profundaj estas Viaj pensoj. |
6. | Malklerulo ne scias, Kaj malsaĝulo tion ne komprenas. |
7. | Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo Kaj ĉiuj malbonaguloj floras, Tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne. |
8. | Kaj Vi estas alta eterne, ho Eternulo. |
9. | Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, Jen Viaj malamikoj pereas, Diskuras ĉiuj malbonaguloj. |
10. | Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; Mi estas oleita per freŝa oleo. |
11. | Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; Pri la malbonaguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj. |
12. | Virtulo verdestas, kiel palmo, Staras alte, kiel cedro sur Lebanon. |
13. | Plantitaj en la domo de la Eternulo, Ili verdestas en la kortoj de nia Dio. |
14. | Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, Estas sukplenaj kaj freŝaj, |
15. | Por sciigi, ke la Eternulo estas justa, Mia fortikaĵo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco. |
← Psalms (92/150) → |