← Psalms (90/150) → |
1. | Preĝo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo De generacio al generacio. |
2. | Antaŭ ol la montoj naskiĝis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio. |
3. | Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras:Revenu, homidoj. |
4. | Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto. |
5. | Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo; Matene ili renoviĝas kiel herbo: |
6. | Matene ĝi floras kaj ĝermas, Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas. |
7. | Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniiĝas. |
8. | Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin, Nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo. |
9. | Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono. |
10. | La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj ĉe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, Ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas. |
11. | Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon? |
12. | Instruu nin kalkuli niajn tagojn, Por ke ni akiru saĝan koron. |
13. | Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe? Kaj kompatu Viajn sklavojn. |
14. | Satigu nin matene per Via boneco; Kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo. |
15. | Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron. |
16. | Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, Kaj Via beleco al iliaj infanoj. |
17. | Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj. |
← Psalms (90/150) → |