| ← Psalms (89/150) → |
| 1. | Instruo de Etan, la Ezraĥido. La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia buŝo. |
| 2. | Ĉar mi diris:Por eterne estas fundamentita la boneco, En la ĉielo estas fortikigita Via fideleco. |
| 3. | Mi faris interligon kun Mia elektito. Mi ĵuris al David, Mia sklavo: |
| 4. | Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por ĉiuj generacioj. Sela. |
| 5. | Kaj la ĉielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj. |
| 6. | Ĉar kiu en la ĉielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj? |
| 7. | Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas. |
| 8. | Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en ĉio, kio Vin ĉirkaŭas. |
| 9. | Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas. |
| 10. | Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn. |
| 11. | Al Vi apartenas la ĉielo, kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero; La universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis. |
| 12. | La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj Ĥermon prikantas Vian nomon. |
| 13. | Vi havas brakon kun forto; Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra. |
| 14. | Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; Boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo. |
| 15. | Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas; |
| 16. | Pro Via nomo ili ĝojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco. |
| 17. | Ĉar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altiĝas nia korno. |
| 18. | Ĉar de la Eternulo estas nia ŝildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia reĝo. |
| 19. | Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris:Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo. |
| 20. | Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris. |
| 21. | Mia mano lin subtenos, Kaj Mia brako lin fortikigos. |
| 22. | Ne venkos lin malamiko, Kaj malbonagulo lin ne premos. |
| 23. | Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos. |
| 24. | Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; Kaj per Mia nomo altiĝos lia korno. |
| 25. | Kaj Mi etendos super la maron lian brakon Kaj super la riverojn lian dekstran manon. |
| 26. | Li vokos Min:Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo. |
| 27. | Kaj Mi faros lin unuenaskito, Ĉefo super la reĝoj de la tero. |
| 28. | Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela. |
| 29. | Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedaŭra kiel la ĉielo. |
| 30. | Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj; |
| 31. | Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos: |
| 32. | Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon; |
| 33. | Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos; |
| 34. | Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos. |
| 35. | Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David; |
| 36. | Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi. |
| 37. | Kiel la luno, ĝi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda. Sela. |
| 38. | Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton. |
| 39. | Vi disigis la interligon kun Via sklavo, Ĵetis sur la teron lian kronon. |
| 40. | Vi detruis ĉiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikaĵojn. |
| 41. | Prirabas lin ĉiuj pasantoj; Li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj. |
| 42. | Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn. |
| 43. | Vi returnis la tranĉon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito. |
| 44. | Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron. |
| 45. | Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, Vi kovris lin per honto. Sela. |
| 46. | Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi kaŝos Vin senĉese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro? |
| 47. | Ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo, Por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn. |
| 48. | Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de Ŝeol? Sela. |
| 49. | Kie estas Viaj antaŭaj favorfaroj, mia Sinjoro, Pri kiuj Vi ĵuris al David per Via fideleco? |
| 50. | Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, Kiun mi portas en mia brusto de ĉiuj multaj popoloj, |
| 51. | Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, Per kiu ili malhonoras la paŝosignojn de Via sanktoleito. |
| 52. | Glorata estu la Eternulo eterne. Amen, kaj Amen! |
| ← Psalms (89/150) → |