| ← Psalms (87/150) → | 
| 1. | De la Koraĥidoj. Psalmo-kanto. Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj. | 
| 2. | La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob. | 
| 3. | Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela. | 
| 4. | Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskiĝis. | 
| 5. | Sed pri Cion oni diras:Tiu kaj tiu tie naskiĝis, Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas. | 
| 6. | La Eternulo notos, enskribante la popolojn: Ĉi tiu tie naskiĝis. Sela. | 
| 7. | Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi. | 
| ← Psalms (87/150) → |