← Psalms (85/150) → |
1. | Al la ĥorestro. Psalmo de la Koraĥidoj. Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob; |
2. | Vi pardonis la kulpon de Via popolo, Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn. Sela. |
3. | Vi retenis Vian tutan koleron, Forlasis Vian furiozon. |
4. | Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni. |
5. | Ĉu eterne Vi nin koleros, Daŭrigos Vian koleron de generacio al generacio? |
6. | Ĉu Vi ne revivigos nin denove, Ke Via popolo ĝoju per Vi? |
7. | Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron, Kaj Vian helpon donu al ni. |
8. | Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo; Ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo kaj al Siaj fideluloj, Ke ili ne reiru al malsaĝeco. |
9. | Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas, Por ke ekregu honoro en nia lando. |
10. | Bono kaj vero renkontiĝas, Justeco kaj paco sin kisas. |
11. | Vero elkreskas el la tero, Kaj justeco rigardas el la ĉielo. |
12. | Kaj la Eternulo donos bonon, Kaj nia tero donos siajn produktojn. |
13. | Justeco iros antaŭ Li Kaj faros vojon por Liaj paŝoj. |
← Psalms (85/150) → |