Psalms (84/150)  

1. Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de la Koraĥidoj. Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot!
2. Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.
3. Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu ĝi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio.
4. Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: Ili laŭdas Vin konstante. Sela.
5. Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;
6. Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn, Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj;
7. Ili iras de forto al forto, Aperas antaŭ Dio sur Cion.
8. Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon; Aŭskultu, ho Dio de Jakob! Sela.
9. Nia ŝildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito.
10. Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol loĝi en tendoj de malvirto.
11. Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.
12. Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.

  Psalms (84/150)