← Psalms (83/150) → |
1. | Kanto-psalmo de Asaf. Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio! |
2. | Ĉar jen Viaj malamikoj ekbruis, Kaj Viaj malamantoj levis la kapon. |
3. | Kontraŭ Via popolo ili sekrete konspiras, Kaj ili konsiliĝas kontraŭ Viaj gardatoj. |
4. | Ili diris:Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael. |
5. | Ĉar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraŭ Vi: |
6. | La tendoj de Edom kaj la Iŝmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj, |
7. | Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filiŝtoj kun la loĝantoj de Tiro; |
8. | Ankaŭ Asirio aliĝis al ili Kaj fariĝis helpo al la idoj de Lot. Sela. |
9. | Faru al ili, kiel al Midjan, Kiel al Sisera, kiel al Jabin ĉe la torento Kiŝon, |
10. | Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj fariĝis sterko por la tero. |
11. | Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb, Kaj kun ĉiuj iliaj estroj kiel kun Zebaĥ kaj Calmuna, |
12. | Kiuj diris:Ni ekposedu la loĝejon de Dio! |
13. | Ho mia Dio, similigu ilin al turniĝanta polvo, Al pajlrestaĵo antaŭ vento. |
14. | Kiel fajro bruligas arbaron, Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn, |
15. | Tiel pelu ilin per Via ventego, Kaj per Via fulmotondro ilin timigu. |
16. | Plenigu ilian vizaĝon per malhonoro, Por ke ili turniĝu al Via nomo, ho Eternulo. |
17. | Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por ĉiam, Ili malhonoriĝu kaj pereu. |
18. | Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO, Estas sola Plejaltulo super la tuta tero. |
← Psalms (83/150) → |