| ← Psalms (82/150) → |
| 1. | Psalmo de Asaf. Dio stariĝis en Dia anaro; Inter la dioj Li juĝas. |
| 2. | Ĝis kiam vi juĝos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela. |
| 3. | Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. |
| 4. | Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu. |
| 5. | Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marŝas; Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero. |
| 6. | Mi diris:Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo; |
| 7. | Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj. |
| 8. | Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron; Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn. |
| ← Psalms (82/150) → |