← Psalms (81/150) → |
1. | Al la ĥorestro. Por la gitito. De Asaf. Laŭte kantu al Dio, nia forto; Ĝoje kriu al la Dio de Jakob. |
2. | Sonigu kanton, donu tamburinon, Ĉarman harpon, kaj psalteron. |
3. | Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo. |
4. | Ĉar ĝi estas leĝo por Izrael Kaj ordono de la Dio de Jakob. |
5. | Li aranĝis ĝin kiel ateston por Jozef, Kiam Li eliris kontraŭ la landon Egiptan. Lingvon, kiun mi ne konas, mi aŭdis: |
6. | Mi liberigis lian dorson de ŝarĝo, Liaj manoj liberiĝis de korboj. |
7. | En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin ĉe la akvo de Malpaco. Sela. |
8. | Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min aŭskultus! |
9. | Ne estu ĉe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion. |
10. | Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu larĝe vian buŝon, kaj Mi ĝin plenigos. |
11. | Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon, Izrael ne obeis Min. |
12. | Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laŭ siaj intencoj. |
13. | Ho, se Mia popolo aŭskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj! |
14. | Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon. |
15. | La malamantoj de la Eternulo humiliĝus antaŭ Li, Kaj ilia bonstato estus eterna. |
16. | Kaj Mi manĝigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko. |
← Psalms (81/150) → |