← Psalms (80/150) → |
1. | Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. Atesto de Asaf. Psalmo. Ho Paŝtisto de Izrael, aŭskultu; Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel ŝafojn, Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu! |
2. | Antaŭ Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, Kaj venu, por savi nin. |
3. | Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj. |
4. | Ho Eternulo, Dio Cebaot, Ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo? |
5. | Vi manĝigis al ili panon larman, Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro. |
6. | Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; Kaj niaj malamikoj nin mokas. |
7. | Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj. |
8. | Vinberbranĉon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis; |
9. | Vi purigis lokon por ĝi; Kaj ĝi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon; |
10. | Montojn kovris ĝia ombro, Kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio. |
11. | Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro Kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero. |
12. | Kial Vi detruis ĝiajn barilojn, Ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras? |
13. | Subfosas ĝin arbara apro, Kaj kampa besto ĝin mordas. |
14. | Ho Dio Cebaot, returniĝu; Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon, |
15. | Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi. |
16. | Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizaĝo ili pereis. |
17. | Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi. |
18. | Kaj ni ne foriros de Vi; Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon. |
19. | Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj. |
← Psalms (80/150) → |