| ← Psalms (76/150) → |
| 1. | Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de Asaf. Kanto. Dio estas konata en Judujo; Granda estas Lia nomo en Izrael. |
| 2. | En Salem estas Lia tendo, Kaj Lia loĝejo sur Cion. |
| 3. | Tie Li rompis la sagojn de pafarko, Ŝildon, glavon, kaj militon. Sela. |
| 4. | Vi estas majesta kaj potenca sur la sovaĝbestaj montoj. |
| 5. | Senarmiĝis la fortkoruloj, endormiĝis; Kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj. |
| 6. | De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paraliziĝis rajdisto kaj ĉevalo. |
| 7. | Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaŭ Vi, kiam ekflamas Via kolero? |
| 8. | El la ĉielo Vi aŭdigis juĝon; La tero ektimis kaj eksilentis, |
| 9. | Kiam Dio leviĝis, por juĝi, Por savi ĉiujn humilulojn sur la tero. Sela. |
| 10. | Ĉar la kolero de homo fariĝas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero. |
| 11. | Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio; Vi ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas, alportu donacojn al la Timindulo. |
| 12. | Li humiligis la spiriton de potenculoj; Li estas timinda por la reĝoj de la tero. |
| ← Psalms (76/150) → |