| ← Psalms (75/150) → |
| 1. | Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Psalmo de Asaf. Kanto. Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn. |
| 2. | Kiam Mi elektos tempon, Mi faros justan juĝon. |
| 3. | Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj; Mi fortikigis ĝiajn kolonojn. Sela. |
| 4. | Mi diras al la fanfaronuloj:Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj:Ne levu kornon; |
| 5. | Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo; |
| 6. | Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco. |
| 7. | Nur Dio estas juĝanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas. |
| 8. | Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi; Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero. |
| 9. | Kaj mi eterne predikos, Mi kantos al la Dio de Jakob. |
| 10. | Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos; Altiĝos la kornoj de virtulo. |
| ← Psalms (75/150) → |