| ← Psalms (73/150) → |
| 1. | Psalmo de Asaf. Jes, bona estas Dio por Izrael, Por tiuj, kiuj havas puran koron. |
| 2. | Sed mi-apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj, Preskaŭ elglitis miaj paŝoj. |
| 3. | Ĉar mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj. |
| 4. | Ĉar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj. |
| 5. | Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj. |
| 6. | Tial ilian kolon ĉirkaŭvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo. |
| 7. | Pro graso elmetiĝis iliaj okuloj, Superbordiĝis en ilia koro la intencoj. |
| 8. | Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte. |
| 9. | Kontraŭ la ĉielon ili levas sian buŝon, Kaj ilia lango promenas sur la tero. |
| 10. | Tial tien ankaŭ iras Lia popolo, Kaj ili akvon ĉerpas abunde. |
| 11. | Kaj ili diras:Kiel Dio scias? Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas? |
| 12. | Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas feliĉuloj de la mondo kaj atingis riĉecon! |
| 13. | Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn, |
| 14. | Kaj mi turmentiĝas ĉiutage Kaj mi suferas punon ĉiumatene! |
| 15. | Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi fariĝus perfida al la generacio de Viaj filoj. |
| 16. | Mi meditis, por kompreni ĉi tion; Sed ĝi estis malfacila en miaj okuloj, |
| 17. | Ĝis mi venis en la sanktejon de Dio Kaj ekkomprenis la finon de tio. |
| 18. | Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi ĵetas ilin en pereon. |
| 19. | Kiel momente ili ruiniĝis! Pereis, malaperis de subita teruro! |
| 20. | Simile al sonĝo post la vekiĝo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon. |
| 21. | Kiam bolis mia koro Kaj turmentiĝis mia internaĵo, |
| 22. | Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaŭ Vi. |
| 23. | Sed mi ĉiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano. |
| 24. | Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro. |
| 25. | Kiu estas por mi en la ĉielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero. |
| 26. | Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne. |
| 27. | Jen tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas; Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝis al Vi. |
| 28. | Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, Por rakonti ĉiujn Viajn farojn. |
| ← Psalms (73/150) → |