| ← Psalms (71/150) → |
| 1. | Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita. |
| 2. | Per Via justeco savu min kaj liberigu min; Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min. |
| 3. | Estu por mi fortika roko, kien mi povus ĉiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; Ĉar Vi estas mia roko kaj mia fortikaĵo. |
| 4. | Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo, El la mano de krimulo kaj premanto. |
| 5. | Ĉar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro; La Eternulo estas mia fido de post mia juneco. |
| 6. | Vin mi fidis de la embrieco, De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto; Vin mi ĉiam gloros. |
| 7. | Mirindaĵo mi estis por multaj; Kaj Vi estas mia forta rifuĝejo. |
| 8. | Mia buŝo estas plena de glorado por Vi, Ĉiutage de Via majesto. |
| 9. | Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco; Kiam konsumiĝos miaj fortoj, tiam ne forlasu min. |
| 10. | Ĉar miaj malamikoj parolas pri mi, Kaj tiuj, kiuj insidas kontraŭ mia animo, konsiliĝas inter si, |
| 11. | Dirante:Dio lin forlasis; Persekutu kaj kaptu lin, ĉar neniu lin savos. |
| 12. | Ho Dio, ne malproksimiĝu de mi; Ho mia Dio, rapidu, por helpi min. |
| 13. | Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. |
| 14. | Kaj mi ĉiam fidos Kaj ĉiam pligrandigos Vian gloron. |
| 15. | Mia buŝo rakontos Vian justecon, Ĉiutage Vian helpon, Ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli. |
| 16. | Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; Mi rakontos nur Vian justecon. |
| 17. | Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; Kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj. |
| 18. | Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, Ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, Pri Via forto al ĉiuj venontoj. |
| 19. | Via justeco, ho Dio, estas tre alta; En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, Ho Dio, kiu Vin egalas? |
| 20. | Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis. |
| 21. | Vi pliigas mian grandecon Kaj denove min konsolas. |
| 22. | Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio; Mi kantos al Vi per harpo, Ho Sanktulo de Izrael! |
| 23. | Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis. |
| 24. | Kaj mia lango ĉiutage rakontas Vian justecon; Ĉar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. |
| ← Psalms (71/150) → |